Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 38-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la 18-a ĝis la 29-a de julio en vilaĝo Fužine en Kroatio.
Datoj: De lundo, la 18-a de julio, ĝis vendredo, la 29-a de julio.
Loko: Vilaĝo Fužine (685 enloĝantoj) troviĝas en montara parto de Kroatio, 131 km for de Zagrebo kaj 31 km for de Rijeka. Ĝi situas je 730 m super marnivelo, je ĉefa fervojo inter Zagreb kaj Rijeka kaj ankaŭ nur 2 km for de ĉefa aŭtoŝoseo inter tiuj du urboj. Plej proksimaj flughavenoj estas ankaŭ tiuj de Zagrebo kaj Rijeka. En la vilaĝo troviĝas du vendejoj, unu hotelo, kelkaj ripozejoj kaj kelkaj kafejoj.
Ejo: La ejo nomiĝas „Fužinarska kuća“ („Domo de ministoj“, tradukite de loka dialekto), kaj ĝi dum lastaj 15 jaroj gastigas grupojn de junulojn kaj plenkreskulojn. Ĝi havas 75 litojn en 2- ĝis 6-litaj ĉambroj, du manĝsalonojn, grandan salonon kun necesa tehnikaĵo por vesperaj programoj kaj malgrandan salonon por aldonaj laborgrupoj. En la korto troviĝas aldonaj sidlokoj kaj somere estas starigita indiana tendo por infanludoj. Apud la ejo troviĝas malgranda parko kun infanludejo kaj eta paviliono.
Grave: La aranĝo estas por familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj. Do, la infanoj havu almenaŭ bonan pasivan konon de la lingvo kaj krome havu la emon provi uzi la lingvon aktive kun aliaj partoprenantoj de la aranĝo. Sen tiu ĉi limigo estus risko ke iĝus multe da krokodilado kaj tiuokaze la aranĝo iom perdus sian animon.
Forumo: Aliĝu ankaŭ al la retpoŝta forumo REFanoj por ricevi informleterojn, ekscii pri kunvetureblecoj ktp. Se vi ne jam membras sendu malplenan mesaĝon al refanoj-subscribe@yahoogroups.com.FORIGU (sen .FORIGU - estas SPAM-protektilo :-)
Kotizoj
La kotiztabelo baldaux aperos je tiu cxi pagxo.
Pagmanieroj
Kiel alveni
Aviadile Du plej proksimaj flughavenoj estas tiuj de Zagreb kaj Rijeka. Eblas ankaŭ flugi al Ljubljana aŭ Trieste, en tiu kazo vi denove devas atingi Zagreb aŭ Rijeka.. Por detaloj de vojaĝo ekde Zagreb aŭ Rijeka vidu sube.
Trajne Fužine troviĝas je ĉefa relvojo inter Zagreb kaj Rijeka. Sekvas la plena trajnhoraro kun ĉiuj trajnoj kiuj haltas en Fužine.
Aŭtobuse Fužine atingeblas per aŭtobusoj el Zagreb kaj Rijeka.
Aŭte
Fužine troviĝas tuj apud ĉefa aŭtoŝoseo inter Zagreb kaj Rijeka. Por atingi Fužine vi forlasu la aŭtoŝoseon je eliro Vrata de kie estas aldonaj 2 km al Fužine kaj la ejo.
Se vi veturas per aŭto
Uzu la hejmpaĝon http://maps.google.com kiu indikos al vi la plej taŭgan itineron. Por la celo indiku: 47.8131,18.8103
Eblas senpage parki aŭton en la Ferioparko.
Beschrijving: Anchor
Beschrijving: Anchor
Beschrijving: Anchor
Iom pri la ejo kaj la regiono
Beschrijving: Anchor
Beschrijving: Anchor
Beschrijving: Anchor
Beschrijving: Anchor
Beschrijving: Anchor
Familioj kiuj planas veni
Vi tre helpos al la organizado donante la detalojn pri via partopreno per la aliĝilo. Aldone vi povas enmeti viajn nomojn ĉi malsupre por instigi viajn geamikojn ankaŭ veni al REF. Se vi havas demandojn sendu retmesaĝon al vanja(punkto)radovanovic(heliko)ericsson(punkto)com.
La 38-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF)
Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 38-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la 18-a ĝis la 29-a de julio en vilaĝo Fužine en Kroatio.Table of Contents
Ĝeneralaj informoj
Kotizoj
La kotiztabelo baldaux aperos je tiu cxi pagxo.
Pagmanieroj
Kiel alveni
Du plej proksimaj flughavenoj estas tiuj de Zagreb kaj Rijeka. Eblas ankaŭ flugi al Ljubljana aŭ Trieste, en tiu kazo vi denove devas atingi Zagreb aŭ Rijeka.. Por detaloj de vojaĝo ekde Zagreb aŭ Rijeka vidu sube.
Trajne Fužine troviĝas je ĉefa relvojo inter Zagreb kaj Rijeka. Sekvas la plena trajnhoraro kun ĉiuj trajnoj kiuj haltas en Fužine.
Fužine atingeblas per aŭtobusoj el Zagreb kaj Rijeka.
Aŭte
Fužine troviĝas tuj apud ĉefa aŭtoŝoseo inter Zagreb kaj Rijeka. Por atingi Fužine vi forlasu la aŭtoŝoseon je eliro Vrata de kie estas aldonaj 2 km al Fužine kaj la ejo.
Se vi veturas per aŭto
Uzu la hejmpaĝon http://maps.google.com kiu indikos al vi la plej taŭgan itineron. Por la celo indiku: 47.8131,18.8103
Eblas senpage parki aŭton en la Ferioparko.
Vi tre helpos al la organizado donante la detalojn pri via partopreno per la aliĝilo. Aldone vi povas enmeti viajn nomojn ĉi malsupre por instigi viajn geamikojn ankaŭ veni al REF. Se vi havas demandojn sendu retmesaĝon al vanja(punkto)radovanovic(heliko)ericsson(punkto)com.
Ideoj pri aktivaĵoj kaj organizado
Kunportindaj aferoj
Bonege se ĉiuj povus kunporti laŭeble: